>>/2491/
> nelonge
Prefere "antaŭ nelonge"
>>/2492/
> delonge
Prefere "antaŭlonge" aŭ "antaŭ longa tempo"
> post ili ĵetis
Prefere "post kiam ili ĵetis" aŭ simple "kiam ili ĵetis"
> mi iam eblus
Prefere "iam eblos" aŭ "mi iam povos"- la subjekto de "ebli" estas tio, kio estas ebla, ne tiu, por kiu ĝi estas ebla.
> estas iom subita
Prefere "estas iom subite" aŭ "ĉi tio estas iom subita"
> permesas al mi, ke mi estu via amiko
Prefere "permesos", kaj "al mi" ŝajnas ĉi tie iom pleonasma.
> certe
Mi emas supozi, ke tio ĉi tie tradukas anglan "sure" sed esperanta "certe" ne estas tute samsenca en tia kunteksto. Mi eble proponus "nu kial ne" aŭ "bone kial ne".
> mojosa
"Mojosa" estas mallongigo de "modernjunstila"; ĝi ne signifas simple "malaĉa" (kiun koncepton vi verŝajne celas ĉi tie)
>>/2493/
Ne, "kio estas al ŝi" estas ja valida, kaj "tio" povas montri homon (en ReVo oni trovas kelkajn ekzemplojn Zamenhofajn).
>>/2494/
> estus pli bona
Prefere "estus pli bone"
> se vi ne proksimiĝu
Prefere "ke vi ne proksimiĝu" aŭ "se vi ne proksimiĝus"
> elekti tiun, kun kiu
"Kun" ne necesas
> estis iu tia
Prefere "estis io tia"
> sekvis la fluo
Prefere "sekvis la fluon"
> regadon sur
Prefere "regadon de"
> por esti amiko kun
Prefere "ĉar vi estas amiko de"
> pro esti
Prefere "estante", "ĉar mi estas", aŭ "pro ĉeestado"
>>/2498/
ĉesas
Prefere "ĉesos"
> unu
Prefere simple ellasu; "unu" ĉi tie ne funkcias kiel sensignifa kejlo kiel angla "one", sed kvavaŭ emfazas "eĉ unu"
> kutimiĝis al ĝi
Prefere "al tio"
> pro promenadi
Prefere "pro promenado" aŭ "ĉar vi promenadas"
> pri ĉi tiu
Prefere "pri ĉi tio"
Cetere la kompostado ŝajnas iom malneta, kun ekz. tekstoj sufiĉe malcentre de parolvezikoj kaj (almenaŭ laŭ mi) iom stranga elekto de tiparo por bildstrio, sed tio estas iom flanka punkto kaj pli facile korektebla.