Escribano jpg
(114.59 KB, 600x464)
Amikoj, mi havas problemon.
Mi havas amikiĉon, al kiu mi sentas fortan korinklinon. Tamen problemo estas tio, ke mi estas transseksa, kaj li diris, ke li ŝajne povas sperti allogon nur al virinoj denaske inseksaj. (Estas ankaŭ kelkaj flankoj de mia karaktero, kiujn li taksas maltaŭgaj por koramikino kvankam akcepteblaj por amikino, sed almenaŭ tion mi povas peni ŝanĝi.) Kion vi farus en mia situacio? Estas ja malfeliĉiga la penso, ke li eble neniam reciprokos mian senton al li. Ĉu eblas iel ŝanĝi lian sintenon? Aŭ se ne, kiel akcepti la aktualan situacion? Ĉu eblas forperdigi mian sopiron, por ke mi ne suferu de ĝia neplenumebleco?
La bildo ne rilatas.