/esperanto/ - Verda-Chan

Anonima Esperanta Babilado


New Reply on thread #520
X
Max 20 files0 B total
[New Reply]

[Index] [Catalog] [Banners] [Logs]
Posting mode: Reply [Return]


thumbnail of kodomo no esperanto.png
thumbnail of kodomo no esperanto.png
kodomo no... png
(834.57 KB, 625x880)



 >>/523/
> Kie mi eraris en la teksto?
"Senpaga brakumoj" kaj "erinaca brakumoj" (nombra akordo), "premi" (por tia "erikativo" mi kutimas vidi nudan radikon), "en asocion kun" (ne necesas akuzativo), "presentas" (ĝusta formo estus "prezentas", "speciala ferio" (ĝusta senco de la angla frazo estas laŭvorte "festotaga speciala epizodo"), "tradukita por" (se vi uzas la nomon "L. L. Zamenhof" kiel kaŝnomon tio devus esti "tradukita de"), "Esperanta subtitoloj" (denove nombra akordo) "la Peertube retpaĝo" (devus esti "la Peertube-retpaĝo" aŭ "la retpaĝo Peertube"), "legi la Bildrakonto" (mankas akuzativo, kaj kial majuskle?)
> Mi volas praktiki Esperanton
Vi volas ekzerci vin pri Esperanto. "Praktiki" signifas "uzi en praktiko".
> kun tradukoj 
Tio signifus "kune kun tradukoj", "akompanate de tradukoj". Certe vi volis diri "per tradukoj".






 >>/531/
Ne tro timu. Plena gramatiko de via gepatra lingvo sendube estus multe pli dika, sed tion vi ellernis. Gravas precipe ne teoria kompreno de gramatikaj reguloj sed praktika ekkono de la lingvo en la uzado.



 >>/532/
Dankon por la libroj.
 >>/535/
> Esperantaj lecionoj estas... kiel ĝi daŭrus? Kion tio signifas?
signifas ke ĝi ne kredas ke Esperanto estas utila do li ne volas lerni ĝin, kaj en la angla versio, ĝi ne volus brakumi erinacon.



 >>/539/
Tute ne gravas, traduku la tuton kaj tiam oni povos konsili vin. Kiel traduku nuran frazon sen iu ajn kunteksto? Ĝi povus esti iu ajn. Kial ne simple
>  Ĉi tie mi trompas.
Eble ili jam parolis en antaŭa paĝo pri la "trompoj" (trompaĵoj?), kaj pro tio pli taŭgas
>  Mi uzas la "trompaĵojn" ĉi tie.
Ni ne povas diri sen legi la tuton.









thumbnail of mpv-shot0119.jpg
thumbnail of mpv-shot0119.jpg
mpv-shot0119 jpg
(242.98 KB, 1920x1080)
 >>/558/
> Mi tradukis ĉi tiu video korekte?
Ĉu mi tradukis ĉi tiun filmeton ĝuste? ("Korekte" = "ĝustige".)

>  la profunda plej for limoj
la profundaj plej foraj limoj

>  eksterlandoj
Ĉi tiu signifas ion alian, vi devas serĉi aŭ krei pli taŭgan vorton.

>  Estas la domo
Mi preferas la vorton "troviĝas" anstataŭ "estas". Sed eblas ke tio tro longigas la frazon.

>  Sed en ĉi tiuj tempoj
Tiaj? La plureco de tempo ŝajnas al mi iom stranga, sed eblas ke tio estas nur pro mia denaska lingvo.

>  Nur malbono povas malvenki alia malbono.
Nur malbono povas malvenki alian malbonon.

>  Harmony devas batali la frenezaj fortoj de (safaouvre?)
Harmony devas batali la frenezajn fortojn de (safaouvre?)

>  Kaj savi ŝia domo
Kaj savi sian domon

>  La Ĉinaj teleroj?
La porcelanaj teleroj?
(Oni ne uzas majusklojn por la unua litero de landnomoj.)

>  Kial vi faris ĉi tion?
Eble vi povas trovi pli taŭgan tradukon. La indigno de la angla "how could you?" mankas laŭ mi.





Post(s) action:


Moderation Help
Scope:
Duration: Days

Ban Type:
CAPTCHA unavailable


28 replies | 26 file
New Reply on thread #520
Max 20 files0 B total