No banners, make a banners thread

/esperanto/ - Verda-Chan

Anonima Esperanta Babilado


New Reply on thread #520
X
Max 20 files0 B total
[New Reply]

[Index] [Catalog] [Banners] [Logs]
Posting mode: Reply [Return]


 >>/531/
Ne tro timu. Plena gramatiko de via gepatra lingvo sendube estus multe pli dika, sed tion vi ellernis. Gravas precipe ne teoria kompreno de gramatikaj reguloj sed praktika ekkono de la lingvo en la uzado.
 >>/532/
Dankon por la libroj.
 >>/535/
> Esperantaj lecionoj estas... kiel ĝi daŭrus? Kion tio signifas?
signifas ke ĝi ne kredas ke Esperanto estas utila do li ne volas lerni ĝin, kaj en la angla versio, ĝi ne volus brakumi erinacon.
 >>/539/
Tute ne gravas, traduku la tuton kaj tiam oni povos konsili vin. Kiel traduku nuran frazon sen iu ajn kunteksto? Ĝi povus esti iu ajn. Kial ne simple
>  Ĉi tie mi trompas.
Eble ili jam parolis en antaŭa paĝo pri la "trompoj" (trompaĵoj?), kaj pro tio pli taŭgas
>  Mi uzas la "trompaĵojn" ĉi tie.
Ni ne povas diri sen legi la tuton.
thumbnail of mpv-shot0119.jpg
thumbnail of mpv-shot0119.jpg
mpv-shot0119 jpg
(242.98 KB, 1920x1080)
 >>/558/
> Mi tradukis ĉi tiu video korekte?
Ĉu mi tradukis ĉi tiun filmeton ĝuste? ("Korekte" = "ĝustige".)

>  la profunda plej for limoj
la profundaj plej foraj limoj

>  eksterlandoj
Ĉi tiu signifas ion alian, vi devas serĉi aŭ krei pli taŭgan vorton.

>  Estas la domo
Mi preferas la vorton "troviĝas" anstataŭ "estas". Sed eblas ke tio tro longigas la frazon.

>  Sed en ĉi tiuj tempoj
Tiaj? La plureco de tempo ŝajnas al mi iom stranga, sed eblas ke tio estas nur pro mia denaska lingvo.

>  Nur malbono povas malvenki alia malbono.
Nur malbono povas malvenki alian malbonon.

>  Harmony devas batali la frenezaj fortoj de (safaouvre?)
Harmony devas batali la frenezajn fortojn de (safaouvre?)

>  Kaj savi ŝia domo
Kaj savi sian domon

>  La Ĉinaj teleroj?
La porcelanaj teleroj?
(Oni ne uzas majusklojn por la unua litero de landnomoj.)

>  Kial vi faris ĉi tion?
Eble vi povas trovi pli taŭgan tradukon. La indigno de la angla "how could you?" mankas laŭ mi.
 >>/2491/
> nelonge

Prefere "antaŭ nelonge"
 >>/2492/
> delonge

Prefere "antaŭlonge" aŭ "antaŭ longa tempo"
> post ili ĵetis

Prefere "post kiam ili ĵetis" aŭ simple "kiam ili ĵetis"
> mi iam eblus

Prefere "iam eblos" aŭ "mi iam povos"- la subjekto de "ebli" estas tio, kio estas ebla, ne tiu, por kiu ĝi estas ebla.
> estas iom subita

Prefere "estas iom subite" aŭ "ĉi tio estas iom subita"
> permesas al mi, ke mi estu via amiko

Prefere "permesos", kaj "al mi" ŝajnas ĉi tie iom pleonasma.
> certe

Mi emas supozi, ke tio ĉi tie tradukas anglan "sure" sed esperanta "certe" ne estas tute samsenca en tia kunteksto. Mi eble proponus "nu kial ne" aŭ "bone kial ne".
> mojosa

"Mojosa" estas mallongigo de "modernjunstila"; ĝi ne signifas simple "malaĉa" (kiun koncepton vi verŝajne celas ĉi tie)
 >>/2493/
Ne, "kio estas al ŝi" estas ja valida, kaj "tio" povas montri homon (en ReVo oni trovas kelkajn ekzemplojn Zamenhofajn).
 >>/2494/
> estus pli bona

Prefere "estus pli bone"
> se vi ne proksimiĝu

Prefere "ke vi ne proksimiĝu" aŭ "se vi ne proksimiĝus"
> elekti tiun, kun kiu

"Kun" ne necesas
> estis iu tia

Prefere "estis io tia"
> sekvis la fluo

Prefere "sekvis la fluon"
> regadon sur

Prefere "regadon de"
> por esti amiko kun

Prefere "ĉar vi estas amiko de"
> pro esti

Prefere "estante", "ĉar mi estas", aŭ "pro ĉeestado"
 >>/2498/
ĉesas
Prefere "ĉesos"
> unu

Prefere simple ellasu; "unu" ĉi tie ne funkcias kiel sensignifa kejlo kiel angla "one", sed kvavaŭ emfazas "eĉ unu"
> kutimiĝis al ĝi

Prefere "al tio"
> pro promenadi

Prefere "pro promenado" aŭ "ĉar vi promenadas"
> pri ĉi tiu

Prefere "pri ĉi tio"
Cetere la kompostado ŝajnas iom malneta, kun ekz. tekstoj sufiĉe malcentre de parolvezikoj kaj (almenaŭ laŭ mi) iom stranga elekto de tiparo por bildstrio, sed tio estas iom flanka punkto kaj pli facile korektebla.
thumbnail of PNG image 24.png
thumbnail of PNG image 24.png
PNG image 24 png
(275.53 KB, 512x512)
 >>/2499/
Dankegon.

> la kompostado ŝajnas iom malneta
Mi ne penis perfektigi ĝin ĉar mi sciis ke mi devos refari ĝin pro miaj multaj eraroj.

> iom stranga elekto de tiparo por bildstrio
Ĝi estas el "Kotonoha Amrilato".
 >>/2505/
> kiuj eraroj

Mankas akuzativo.
 >>/2501/
> kometis

Tio signifus "estis kometo" aŭ "flugis kiel kometo". Ĝi estas sensenca ĉi tie.
> ĉi tiuj tradukoj

Sen prepozicio, kaj frazo sen 'ĉu'
> Ankaux mi

"Ankaŭ" staras antaŭ la vorto, pri kiu temas la... ni diru "ankaŭeco". "Ankaŭ mi faris ion" signifas, ke krom aliaj homoj, kiuj faris ion, estas ankaŭ vi.
> sep cxapitrojn pli

Sep pliajn ĉapitrojn. (Kiaj kial vi subite ŝanĝis al x-sistemo?)

Mi bedaŭras, sed vere ne estas bona uzo de ĉies tempo korektadi vian lingvaĵon kiam estas gravaj eraroj en preskaŭ ĉiu frazo. Mi konsilas al vi iom pli konatiĝi kun la esperanta gramatiko.
thumbnail of ah.png
thumbnail of ah.png
ah png
(635.05 KB, 834x621)
 >>/2508/
> Mi bedaŭras, sed vere ne estas bona uzo de ĉies tempo korektadi vian lingvaĵon kiam estas gravaj eraroj en preskaŭ ĉiu frazo. Mi konsilas al vi iom pli konatiĝi kun la esperanta gramatiko.
Dankon. Mi studos pli multe.


Post(s) action:


Moderation Help
Scope:
Duration: Days

Ban Type:


New Reply on thread #520
Max 20 files0 B total